viernes, 7 de diciembre de 2007

Kio estas kukurbo?

Kukurbo estas popola blazono el nia urbo Don Benito, en Ekstremaduro, sudokcidenta regiono en Hispanio. Krome en tiu urbo estas tre popolaj kaj bonkvalitaj la kukoj, do ĝi estas kuk-urbo.

Kukurbo (Cucurbita el kukurbacoj) estas unu- kaj du-jara herbo manĝebla. Kukurboj havas multajn diversajn formojn kaj kolorojn (kutime verda, flava, oranĝa, aŭ bruna), ofte grandajn.

Ili devenas de Nord-Ameriko. Iuj specoj manĝeblas krute; aliaj devas esti kuirataj. La frukto estas la plej ofte manĝata parto, sed iuj kuirartoj uzas ankaŭ la semojn (por manĝi rekte, aŭ por premi por akiri oleon). La folioj kaj floroj manĝatas en iuj kuirartoj.